1. Malfaciligi aŭ malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĉirkaŭplektante malliberigilojn: /Dificultar o entrabar los movimientos de alguien o algo, enrollando desordenadamente hilos o entrecruzando redes:
- Liaj haroj estis implikitaj. /Sus cabellos están enredados.
- Interimplikitaj fadenoj. /Hilos entrelazados.
- Fiŝoj, implikitaj en reto. /Peces enredados en una red.
- Birdo implikiĝis en kaptilon. /Un pájaro se enredó en una trampa.
2. Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj, senordaĵoj kaj konfuzaĵoj: /Dificultar, entrabar la acción de alguien o el efecto o solución de algo mediante complicaciones, desórdenes y confusiones:
- Ŝi estas implikita en krimo. /Ella está enredada en un crimen.
- Li speciale implikis la kalkulojn. /Él embrolló especialmente los cálculos.
- Impliko de leĝoj. /Embrollo de leyes.
- Necesas malimpliki tiun aferon. /Se necesita desenredar ese asunto.
- Am-impliko - neleĝaj amaj interrilatoj. /Enredos amorosos – interrelaciones amorosas ilegales.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario