miércoles, 23 de mayo de 2012

VICO (Turno, fila, hilera, cola)

1. Serio de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post alia: /Serie de objetos o seres, ordenados en línea, uno junto o detrás de otro:
  • • Mi sidis en la unua vico de seĝoj en teatro. /Me senté en la primera fila de asientos en el teatro.
  • • Ĉiuj dometoj troviĝis vice unuj post la aliaj. /Todas las casitas se encontraban en fila, una tras la otra.
  • • Antaŭ la konkurado oni vicigis la konkurantojn. /Antes de la competencia, se hizo formar en fila a los competidores.
  • • Ĉi tiu preĝejo enviciĝas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo. /Esta iglesia hace fila entre las construcciones más grandes del mundo.
  • • La ponteto estas tre malgranda, pro tio ni trapasis ĝin unuvice. /El puentecito es muy pequeño, por eso lo atravesamos en fila de uno.
  • • Ĉe la pordo de la kuracisto estis longa atendovico. /En la puerta del médico había una larga fila de pacientes esperando atención.
2. Longa serio da okazaĵoj aŭ momentoj, sin sekvantaj en la tempo: /Una larga serie de sucesos o momentos, sin secuencia en el tiempo:
  • Pasis vico da jaroj de nia lasta renkontiĝo. /Pasó una hilera de años desde nuestro último encuentro.
3. En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, en kiu ĉiu el ili plenumiĝas: /En una  serie de movimientos o hechos alternos, momento en que todos ellos se llevan a cabo:
  • Nun estas via vico paroli. /Ahora es tu turno de hablar.
  • Antaŭ ĉio zorgu oficon, - plezuro atendos sian vicon. /Ante todo cuida el oficio – el placer esperará su turno.
  • Li rakontis ĉion laŭvice. /Él narró todo en su turno.
  • La lasta teamano ekparolis siavice. /El último miembro del equipo comenzó a hablar a su turno.

No hay comentarios.: