domingo, 24 de junio de 2012

KVIETA (Quieto, sosegado, tranquilo, sereno)

 1. Tia, ke ĝi ne ekscitas la sensojn, ne perturbas la ripozon: /Tal, que no excita los sentidos, no perturba el reposo:
  • Ni kune promenis en kvietaj (senbruaj) stratoj. /Nosotros paseamos juntos en quietas calles (sin ruidos).
  • La kvieteco de la nokto karesis la animon. /La quietud de la noche acariciaba el ánimo.
  • Kio povus kvietigi mian doloron? / ¿Qué podría calmar mi dolor?
  • Mi prenis kvietigan medikamenton (kvietigaĵon) por ebligi ripozon. /Tomé un medicamento tranquilizante para hacer posible el reposo.
  • La vento jam kvietiĝis. /El viento ya se calmó.
2. Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan aspekton: / Que no muestra excitación, teniendo un aspecto desapasionado y pacífico.
  • Ni ĉiuj koleris, nur li restis kvieta. /Todos estábamos encolerizados, sólo él se mantuvo sereno.
  • Ŝi ĉiam parolas kviete. /Ella siempre habla tranquilamente.
3. Nekolerema, ne facile incitebla; pacema; malsovaĝa: /Calmado, difícilmente incitable; pacífico, apacible:
  • Ĉi tiu besteto estas tre kvieta. /Este animalito es muy tranquilo.
  • Fariĝis paco, sed la homaro ankoraŭ ne retrovis sian kvieton. /Se hizo la paz, pero la humanidad todavía no recobra su serenidad.
  • Manon malkvietan ĉiu muro atakas. /Cada muro ataca a la mano inquieta.

No hay comentarios.: