domingo, 1 de enero de 2012

GLACIO (Hielo)

1. Akvo solidiĝinta pro malvarmo: /Agua solidificada por el frío:
  • Vintre lago estas kovrita per glacio. /En invierno el lago está cubierto de hielo.
  • Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio. /Dar golpeteos como un pez contra el hielo.
  • Mi aĉetis vanilan glaciaĵon en la glaciaĵejo. /Compré un helado de vainilla en la heladería.
  • La vintro glaciigis la riverojn. /El invierno congeló los ríos.
  • La lago jam glaciiĝis. /El lago ya se congeló.
  • Multaj pendoglacioj pendis ĉe la tegmento. /Muchos trozos de hielo penden de la techumbre.
2. Tiu substanco, rigardata kiel ne daŭrema: /Esa sustancia, observada como no durable:
  • Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. / No confíes en el hielo primaveral ni en el amigo demasiado nuevo.
3. Tiu substanco, rigardata kiel simbolo de sensimpatieco, indiferenteco: /Esa sustancia, observada como símbolo de antipatía, indiferencia:
  • Mielo sur lango, kaj glacio en koro. /Miel en la lengua, hielo en el corazón.
  • Liaj okuloj estis kvazaŭ glaciaj. /Sus ojos eran como si fueran hielos.
  • Ili salutis min glacie. /Ellos me saludaron glacialmente.
  • Ŝi glaciiĝis de timo. /Ella se congeló de miedo.

No hay comentarios.: