1. Kurbigita pinta metalpeco, per kiu oni ion altiras: / Pieza de metal de punta curvada, por medio de la que se tira algo:
- Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko. / Curva el gancho según las reglas del lugar.
- En Esperanto estas unu litero kun hoketo - ŭ. / En Esperanto hay una letra con ganchito – ŭ.
2. Kurba metala aŭ alispeca peco, sur kiu oni ion pendigas: / Pieza curva de metal u otra especie, en que se cuelga algo:
- Mi pendigis mian jakon sur la (vest)hoko. / Yo colgué mi chaqueta en el colgador de ropa.
3. Kurbigita akrapinta metalpeco, fiksita ĉe la fino de fadeno kaj provizita per logaĵo, por kapti fiŝojn: / Pieza de metal curvado, de extremo puntiagudo, atada al extremo de un hilo y provista de una carnada, para coger peces:
- Ĉi tiu (fiŝ)hoko estas tro malgranda por tiaj grandegaj fiŝoj. / Este anzuelo es demasiado pequeño para esos enormes peces.
- Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras. / El pez no va, pero el anzuelo lo tira.
- Hodiaŭ ni veturas fiŝhoki - ĉasi fiŝojn per hokfadeno. / Hoy viajamos a pescar – cazar con sedal y anzuelo.
- La fiŝo estas hokita. / El pez está enganchado.
4. Elstara metalpeco, fiksita ĉe pordo- aŭ fenestro-kadro, ĉirkaŭ kiu turniĝas ingo fiksita ĉe la pordo- aŭ fenestro-klapo: / Pieza de metal sobresaliente, fijo en el marco de la puerta o ventana, alrededor del que gira una vaina fijada en el batiente de la puerta o ventana.
- La pordoj turniĝas sur siaj (pord)hokoj. / La puerta gira sobre sus bisagras.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario