lunes, 20 de febrero de 2012

ORFO (Huérfano)

Knabo, kies gepatroj, aŭ nur unu el ili, mortis: /Muchacho cuyos padres, o sólo uno de ellos, ha muerto:
  • Ni decidis loĝigi tiun orfon en nia hejmo. /Decidimos acoger a ese huérfano en nuestro hogar.
  • De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas. /De matrimonio demasiado tardío, nacen huérfanos.
  • Tiu infaneto estas orfa. /Ese niñito es huérfano.
  • Liaj laboriloj kuŝas orfe (forlasite) sur la tablo. /Sus herramientas de trabajo yacen huérfanas (abandonadas) sobre la mesa.
  • Ĝoju, ke vi ne spertis la orfecon. /Disfruta, que no experimentaste la orfandad.
  • Multaj infanoj loĝas en orfejoj. /Muchos niños viven en orfanatos.
  • La katastrofo orfigis multajn infanojn. /La catástrofe dejó huérfanos a muchos niños.
  • La orfino perdis ĉion: gepatrojn, amikojn kaj hejmon. /La huérfana perdió todo: padres, amigos y hogar.

No hay comentarios.: