sábado, 9 de junio de 2012

FIKSI (Fijar, sujetar)

1. Firme senmovigi per almeto de io aŭ al io: /Inmovilizar firmemente mediante el agregado de algo o a algo:
  • Ni fiksis afiŝon al la muro. /Nosotros fijamos un cartel en el muro.
  • Nia ŝipeto fiksiĝis en la sablaĵo. /Nuestro barquito encalló en la arena.
  • Alfiksu lampojn al la muro. /Instala unas lámparas en el muro.
2. Pli-malpli longe teni en unu direkto: /Mantener en un tiempo más o menos largo en una dirección:
  • La hundo fiksis sian rigardon sur la kato. /El perro fijó su mirada en el gato.
  • Li fikse rigardis ŝin kaj ŝi hontiĝis. /Él la miró fijamente y ella se avergonzó.
3. Fari ion neŝanĝebla, konstanta: /Hacer algo inmutable, constante:
  • La formo de la lingvo estas jam fiksita por ĉiam. /La forma de la lengua ya está fijada para siempre.
  • Tiu festo ĉiam okazas je fiksa dato. /Esa fiesta siempre ocurre en una fecha fija.
  • Esploro kaj fikso de ĉiuj vortoj postulus multe da tempo. /La exploración y fijación de todas las palabras exigiría mucho tiempo. 
  • Ĉu neniu kontraŭis la fiksadon de preciza fundamento por Esperanto? / ¿Nadie estuvo en contra de la fijación de un fundamento preciso para el Esperanto?
4. Fari fotografaĵon nedifektebla de la lumo: /Hacer una fotografía indefectible por la luz.
  • Li ŝanĝis la koloron de la fotografaĵo per bano kaj poste fiksis ĝin. /Él cambió el color de la fotografía mediante un baño y después la fijó.
  • Mi ankoraŭ bezonos fiksilon por fotografaĵoj. /Todavía necesitaré un fijador para fotografías.

No hay comentarios.: