sábado, 28 de abril de 2012

SANGO (Sangre)

1. Likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (kaj similaj vaskuloj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta intera-lie la nutrajn substancojn, oksigenon kaj la forĵetaĵojn de la ĉeloj: /Líquido que fluye en las arterias, venas, capilares (y vasos similares) de los animales, roja en los vertebrados, llevando a otros lugares las sustancias nutritivas, oxígeno y el lanzamiento de las células:
  • Li batis mian nazon kaj aperis sango. /Él me golpeó la nariz y me salió sangre.
  • Vi devus viziti kuraciston pro tre ofta sangado el via nazo. /Deberías visitar un médico a causa del sangrado frecuente de tu nariz.
  • La luno estis sangokolora. /La luna estaba de color sangre.
  • La fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj /Los peces y los actuales reptiles son animales de sangre fría.
2. Tiu likvo, kiel simbolo de perforto, murdo, ofero kaj simile: /Ese líquido, como símbolo de violencia, asesinato, sacrificio, etc.
  • Virina lango buĉas sen sango. /La lengua de la mujer mata sin sangre.
  • Vi ploros per sangaj larmoj! /¡Llorarás lágrimas de sangre!
  • Ĝuste pro tio sangas mia koro. /Justamente por eso sangra mi corazón.
3. Tiu likvo, kiel simbolo de temperamento, pasio: /Ese líquido, como símbolo de temperamento, pasión:
  • Sango bolas, juneco petolas. /La sangre hierve, la juventud retoza.
  • Ŝi estis sovaĝa kaj varmegsanga, sed tamen honesta virino. /Ella era salvaje y sangre caliente, pero, no obstante, una mujer honesta.
4. Tiu likvo, kiel simbolo de heredeco (familia, etna, kasta kaj simile): /Ese líquido, como símbolo de herencia (familia, etnia, casta y similarmente):
  • La princo estis el reĝa sango. /El príncipe era de sangre real.
  • Mi volas nur pursangan hundon! /¡Sólo quiero un perro de pura sangre!
5. Tiu likvo, kiel simbolo de parenceco, ofte de deveno: /Ese líquido, como símbolo de parentesco, a menudo de origen:
  • Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas. /La sangre no calla, ello siente su sangre.

No hay comentarios.: