martes, 24 de abril de 2012

SENDI (Enviar, expedir)

1. Irigi iun al difinita loko, por ke tiu tie ion faru: /Hacer ir a alguien a un lugar definido, para que haga algo allí:
  • Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon. /Si envías a un necio, envía un control.
  • Vento sendita tondron reportos. /Un viento enviado, reportará truenos.
  • Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas. /El enviado sólo lleva; quien ordenó, él informa.
2. Ordoni, ke io estu farata en alia pli-malpli malproksima loko: /Ordenar que algo se haga en otro lugar más o menos lejano:
  • Mi sendis lin por voki la patron. /Lo envié a él para llamar al padre.
3. Fari, ke io atingu malproksiman lokon: /Hacer que algo alcance un lugar lejano:
  • La suno sendas siajn radiojn. /El sol envía sus rayos.
  • Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas. /A un lugar doloroso tendemos una mano, al lugar en-cantador enviamos ojos.
4. Kondukigi aŭ portigi ion al iu: /Hacer conducir o llevar algo a alguien:
  • Mi sendis al vi leteron. /Te envié una carta.
  • Mi petis, ke li ne plu sendadu leterojn al mi. /Solicité que él no me envíe más cartas.
  • Kolego transsendis al mi interesan retleteron. /Un colega me envió un interesante mensaje electrónico.
5. Trudi al iu malfeliĉon, suferon (se paroli pri Dio, sorto kaj simile): /Imponer infelicidad o sufrimiento a alguien (si se habla de Dios, la suerte, etc.):
  • La frato sendis sur li malbonon. /El hermano le envió lo malo.
  • Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas. /La suerte a menudo envía lo que no se espera.
6. Transigi sciigon per telefonio, telegrafio aŭ radioondoj: /Transmitir un informe por telefonía, telegrafía u ondas de radio:
  • Antaŭ la dua mondmilito pluraj radioj en Eŭropo dissendis programojn en Esperanto. /Antes de la segunda guerra mundial varias radios de Europa transmitieron programas en Esperanto.
  • "Internacia Televido" ĉesis elsendi programojn. /”Televisión Internacional” dejó de transmitir programas.
  • Mi ŝatas aŭskulti Esperantajn radio-elsendojn. /Me gusta escuchar transmisiones de radio en Esperanto.

No hay comentarios.: