1. Prepozicio, signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras ĝin, /Preposición que significa que se pone aparte la siguiente idea, que no se considera,
a) ĉu pro tio, ke ĝi prezentas escepton (se ne kalkuli): /porque presenta una excepción (si no calcula);
a) ĉu pro tio, ke ĝi prezentas escepton (se ne kalkuli): /porque presenta una excepción (si no calcula);
- Mi diras al vi nenion alian krom vero. /No te digo otra cosa, sino la verdad.
- Mi nenion pli postulas, krom ke oni estimu min. /No exijo nada más , salvo que se me aprecie.
b) ĉu pro tio, ke ĝi tute nature jam apartenas al la diritaĵo (se ne forgesi): /porque en forma totalmente natural ya pertenece a lo dicho (si no olvida).
- Krom mia frato, min venis viziti ĉiuj familianoj kaj parencoj. /Aparte de mi hermano, me vinieron a visitar todos los familiares y parientes.
2. Morfemo, memstare uzata en senco b: /Morfema, usado independientemente con el sentido b:
- 100 kromaj personoj venis al nia aranĝo. /100 personas más vinieron a nuestro congreso.
- Ŝi estas tre bela kaj krome tre bonkora. /Ella es muy bella, y además, muy generosa.
3. Samsignifa prefikso: /Prefijo de igual significado:
- Mi ricevis kromsalajron por nokta laboro. /Recibí un salario extra por un trabajo nocturno.
- Mi ne estos via kromvirino (neleĝa kunvivantino, kiun havas viro, krom sia leĝa edzino)! /Yo no seré tu amante (mujer conviviente ilegal, a quien tiene un hombre, además de su esposa legal)
No hay comentarios.:
Publicar un comentario