miércoles, 4 de abril de 2012

RANGO (Rango, grado)

1. Grado, ĉe kiu staras iu persono en difinita hierarkio: /Grado que una persona ocupa en una jerarquía definida:
  • Ili ricevis rangojn kaj donacojn. /Ellos recibieron rangos y obsequios.
  • Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu. /Ranguito, respeta al  rango, elige un modesto lugar.
  • Vi sukcesis, vi havas rangajn privilegiojn. /Tuviste éxito, tienes privilegios de rango.
  • Li rangas kiel generalo. /Él tiene rango de general.
  • Li ne perdos sian rangon, ĉar li jam estas senrangulo. /Él no perderá su rango, puesto que ya no tiene rango.
  • Ĉiuj estimas lin pro lia superrangeco. /Todos lo estiman por su superrango.
2. Grado, ĉe kiu staras iu aŭ io en skalo de graveco: /Grado en que se encuentra alquien o algo en una escala de importancia:
  • Li estas kuracisto de la plej alta rango. /Él es médico del más alto rango.
  • Ni gustumis vinon de unuaranga kvalito. /Nosotros saboreamos un vino de calidad de primer rango.
  • Ŝi estas duaranga aktorino. /Ella es una actriz de segundo rango.
  • Mi ne aĉetumos en lastrangaj butikoj! /¡No compraré en tiendas de último rango!

No hay comentarios.: