1. Veni voĉe ripeti al iu tion, kion oni aŭdis: /Venir a repetir de voz a alguien lo que se ha escuchado:
- Mi raportos al ili viajn vortojn. /Le informaré a ellos tus palabras.
- Kion koro portas, vizaĝo raportas. /El corazón lleva lo que el rostro informa.
- Ne ĉiu raporto estas vera vorto. /No todo informe es palabra verdadera.
- Oni misraportis al vi pri miaj faroj! /¡Te hicieron un informe injusto sobre mis hechos!
2. Alporti al superulo novaĵon, kiun oni mem aŭdis, vidis aŭ spertis: /Llevar al superior una noticia que uno mismo escuchó, vió o experimentó:
- La tutan veron mi al vi raportos. /Te reportaré toda la verdad.
3. Deklari pro devo: /Declarar por deber:
- Mi raportu al vi, kiamaniere mi komprenas la ideon. /Informaré a usted, de qué manera comprendo la idea.
4. Fari al aŭtoritata persono aŭ publiko oficialan aŭ formalan resumon kun klarigoj kaj konkludoj, de studo, esploro, analizo kaj simile pri difinita afero: / Hacer a la persona autorizada u oficial público, un resumen formal con aclaraciones y conclusiones, de un estudio, exploración, análisis, etc. sobre un asunto definido:
- Oni raportis pri la kunveno. /Se informó sobre la reunión.
- Ĉiumonata raportado pri la evoluo de la projekto donas pli bonan superrigardon. /El reportaje mensual sobre la evolución del proyecto da un mejor control.
5. Verki priskribon de okazintaĵo por gazeto: /Escribir una descripción de un acontecimiento en una revista:
- Ĵurnalistoj jam raportis pri tiu okazaĵo. /Los periodistas ya informaron sobre ese suceso.
- Mi tre ŝatis legi vian raportaĵon pri la vojaĝo. /Me gustó mucho leer tu informe acerca del viaje.
- La retpaĝo ebligas al ĉiu leganto esti ankaŭ raportanto. /El portal hace posible que el lector también sea reportero.
- La raportisto nuntempe kolektas informojn pri la incendio. /El reportero actualmente reúne informaciones sobre el incendio.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario